Tiu-cxi pagxo ankaux ekzistas en la franca lingvo.
Tiu-cxi pagxo ankaux ekzistas en la angla lingvo.


Tim, mortkondamnita en Teksaso (Usono),
estis ekzekutita la 15an de marto.
Dankon al cxiuj kiuj intervenis por li !
Por scii ion plian :
Mortopuno en Usono (far' Gilles Forhan)


En novembro 1989, Timothy Lane Gribble estis jugxita
kulpa je murdo kaj mortkondamnita.
Li estis 24-jara, kiam okazis la afero, en 1987.
Tiam, Tim igxis nura matrikulo, #929.


En 1994, Tim skribis al Amnesty International por peti korespondontojn. Pli ol unu jaro estis necesa por publikigo de la peto, transsendita al Acat, en la "Courrier" de l'Acat, kaj por ke la junulara grupo de Rennes decidu respondi al gxi. Finfine en somero 1995 ekestis la korespondado inter Rozenn, eks-membro de la grupo de Rennes, kaj Tim.
Jam en la unuaj leteroj, la korespondado montrigxis surprize intensa : "Montru al mi erojn el via mondo, kaj al vi mi montros la mian", tiam skribis Tim. Dum 5 jaroj la korespondadon kun Tim plu transprenis la Liona Acat-grupo (kien Rozenn translogxigxis) kaj ankaù la Amnesty-a loka sekcio de la Liona ENS. Sendado de fotoj, posxtkartoj el diversaj Franciaj regionoj, kaj aparte pri maro, kiun Tim tiom amas, sendado de subten-mesagxoj, de poemoj anglen tradukitaj, de pregxoj... Ankaù kelkfoje sendado de mon-sumetoj, por pagi la leterpaperon kaj la posxtmarkojn, kaj ankaù la riparadon de lia skrib-masxino.
"Per la 20 $, kiujn vi sendis al mi, skribis Tim en 1996, mi povis acxeti paperon, posxtmarkojn, skribilojn. Restis al mi 2 $, kiuj utilis al mi por acxeti unu "Coca" kaj kukajxon. De tiel longa tempo tion mi ne estis gustuminta ! Vi ne povas imagi tion, kio estas, kiam oni estas senigita je cxio, tio estas multe pli ol libereco, kion oni de ni forprenas enfermante nin cxi-tien."

Tra siaj leteroj, Tim montradis rimarkindajn sentemecon, aùskultivecon, inteligentecon. "Ne opiniu, cxar mi estas mortkondamnita, ke vi devas ne paroli al mi pri viaj problemoj, al mi li skribis en februaro 1998. Cxiu bezonas iun al kiu paroli. Vi povas vin konfidi al mi, se tion vi deziras. Sciu : ecx kelkfoje, tio estas bonefika aùdi pri la zorgoj de la aliaj ; tio helpas min forgesi la miajn ; se ne, mi pasigas la tutajn tagojn enfermita en miaj propraj pensoj, ripetante al mi mem miajn memriprocxojn. Kiam al mi vi parolas pri vi, dum momento mi eskapas el tiu malliberejo, kaj mi estas tie, kun vi."
Tiel vera "kompliceco" kreigxis inter ni, cxiu ne hezitanta konfidi siajn zorgojn, pli-malpli grandajn, sed ankaù siajn gxojojn, al la alia. La korespondado sxangxigxis en 1998, cxar Tim estis ricevinta unuan ekzekut-daton por la 24a de aprilo. Dum monatoj, neniun novajxon ni ricevis pri li, kaj, la 28an de aprilo, letero alvenis :
"Mi estis tiel freneza. Kiam tiu dato estis fiksita, mi volis forvisxi cxiujn miajn amikecojn, mi pensis, ke tiel estus pli facile morti en soleco. Sed ju pli alproksimigxis la dato, des pli la penso pri tiuj de mi amataj, obsedis min. Mi sencxese pensis pri vi, en Francio, kiuj tiom donis al mi. Vi ofertis al mi, senkondicxe, vian afablecon kaj vian amikecon, kaj mi, mi malhonoris tiujn donacojn. Pardonu al mi, tiun eraron mi ne plu faros."
Memkompreneble, Tim estis tre sxokita pro tiu doloriga sperto, ecx se li ricevis prokraston 9 tagojn antaù la fiksita dato. Li jam estis preparinta pakajxojn por sendi al cxiuj de li amataj, dispartigante al ili siajn lastajn vestajxojn.

Je la anonco de la prokrasto, li subite revigligxis, dezirante profiti la novan vivon, kiu sin ofertis al li preskaù neatendite. De tiam, la korespondado ne same evoluas. Tim malmulte skribas, sxajnas denove rezigni. En aùgusto 1999, Rozenn kaj sxia edzo havis sxancon povi viziti lin en Huntsville. 4-hora vizito rajtigita pro la malproksimeco.
Dum tiu vizito, Tim al ni klarigis, kial li ne plu multe skribas. "Por kion rakonti ? Miaj tagoj malplenas, mi pasigas 20 horojn tage antaù televido. Mi scias, ke tion mi devus ne fari, ke tio estas nur rimedo trovita de la malliberejaj instancoj por nin "subacxeti"... Sed kio alia restas al mi ? Mia afliktigxo, miaj malgxojaj pensoj, mia kulpeco..."
Necesas diri, ke de novembro 1998, la malliberec-kondicxoj en la tiel nomitaj mort-koridoroj en Huntsville treege malplibonigxis. Pro fugxo-provo, la tri respondeculoj de la malliberejo estis anstataùigitaj per "senkoruloj", taskitaj plen-subpremi la malliberulojn (tio estas la vortoj de Tim). Paralele al tio, nova mallibereja ensemblo estas konstruata, en kiu estis planite akcepti cxiujn malliberulojn ek de oktobro 1999. Konstruajxo tute subtera, senaera, sen taglumo, kun tre malpliigitaj kontakt-ebloj inter la malliberuloj, kaj kun la ekstera mondo. Ekzemple, la malstrecxigx-kortoj de tiu nova konstruajxo estas unuopaj, tiel ke du malliberuloj ne povu interparoli, kaj ecx la vizitoj okazas telefone.
Male al tio, kio estis anoncita, nur malgranda parto de la malliberuloj tien estis translogxigita, la aliaj restis en Ellis Unit. Tim do eskapis la translogxigon, kiu forte timigis lin : "Cxi tie, estas Disneyland kompare kun Terrel Unit. Se oni sendos min tien, vi povas kredi min, mi forlasos cxiujn miajn apelaciojn kaj mi petos ilin plej frue mortigi min".
Tim ankaù klarigis al ni, kial li ni pli forte batalis por sia vivo : "Sciu, 90 % el la malliberuloj kriegas sian senkulpecon. Sed felicxe, estas malmultaj senkulpuloj en la mort-koridoroj. Iam mi konis iun, pri kies senkulpeco mi estas certa. Li estis ekzekutita. Pri mi, mi ne konsideras min senkulpa. Mi ne volis mortigi tiun, kiu mortis miakulpe, sed mi agnoskas, ke mi respondecas pri sxia morto. Tio estis akcidento, kion justico neniam agnoskis... sed mi restas la nura respondeculo. Se mia morto povus sxin revivigi, tiam volonte mi konsentus. Mi estas sincera, kredu min. Sed kion rezultigos mortigi min ?"
Tim al ni ankoraù skribis, en 1999 : "Kiam mi pensas pri la milionoj da dolaroj, kiujn mia sxtato pretas elspezi por min malaperigi el la Ter-surfaco... mi sentas min, kvazaù mi estus malsano, kiun oni devas malaperigi el la planedo. Tamen, mi estas homo, kiel cxiuj aliaj. Se mi ne estus en tiu cxelo, sed ekstere, surstrate, kiu povus distingi min disde alia ? La homoj cxiam al si imagas, ke la mortkondamnitoj estas uloj sub-klerigitaj, perfortemaj, dangxeraj. Mi kredas esti nenio el cxio tio."


Rezultoj de la kampanjo

  • Subtenmesagxoj por Tim :

    Dankon al tiuj, kiuj skribis al Tim !

    Dank'al viaj leteroj Tim ne plu estas sola. Jen liaj vortoj el letero skribita la 4an de februaro :
    "Mi estas en izolita cxelo, oni movis min tien hieraux. Estas parto de la nova politiko de la karceraj administrantoj : ili izolas la mortkondamnitojn kies ekzekutdato proksimigxas. Estas ilia lasta donaco antaux la disigxo. [...] La plej timiga afero estas, ke tio estus funkciinta sen tiu esperiga mesagxo kiun mi ricevis cxi-vespere [ses leterojn el Francio]. Gxi vekis min, gxi devigis min konstati ke mi ne estas sola, ke tio, kio okazas al mi afektas tiom da homoj, ne nur en la malliberejo mem, sed ankaux ekstere. Mi provos esti en tiuj lastaj tagoj tiom bona amiko por vi kiom vi estis por mi dum pluraj jaroj."

    Jen la mesagxo, kiun li petas min en sia letero (4an de februaro) transsendi al cxiuj :

    Karaj geamikoj,

    Mi neniam povos suficxe danki vin por via zorgo kaj senmanka subteno en tiu plej malfacila tempo. Cxiuj viaj kartoj, viaj leteroj, viaj fotoj estis dieca donaco, kaj donis al mi la kuragxon kaj la forton frunti digne la venontajn tagojn. Scii, ke tiom da mirindaj personoj tie-for pensas pri mi kaj pregxas por mi, tiel gravas al mi. Mi ne povas trovi vortojn por esprimi la dankemon kaj amon kiun mi sentas por vi cxiuj. Kiam mi komencis korespondi kun Rozenn mi sciis ke mi havis tre specialan amikinon, sed mi tute ne imagis ke tiu amikeco ebligus mi kontaktigxi kun tiom da vere mirindaj homoj. Dankon al cxiuj.

    Amike,

    Tim.


  • Leteroj por protesti

    Ni petis vin skribi al la guberniestro George Bush, al la komitato pri pardonoj por peti modifon de la puno. Fakte sxajnas ke Tim rifuzis peti tiun punsxangxon, eble li konsciis pri la hipokriteco de tiu proceduro.

    Multaj el vi ankaux skribis al Teksasaj jxurnaloj por protesti. Vi trovos artikolojn pri la ekzekuto de Tim sur cxi-tiu ttt-ejo (en la angla).


    Tim estas ekzekutita.

    Lia fratino Sheila kontaktis nin, kaj deziras ke ni publikigu cxi-tie sxian mesagxon. Jen gxi.

    Saluton al cxiuj,

    Mi deziras esprimi al vi cxiuj mian dankemon por viaj pregxoj kaj vian subtenon por Timothy. Mia frato petis min sciigi vin ke li tre aprezis viajn leterojn kaj posxtkartojn. Li stis tiom kortusxita de la multaj reagoj al via ttt-ejo. Kvankam li ne povis respondi al cxiuj individue li petis ke mi danku cxiun. Li tre sxatus ke vi dauxre amu kaj subtenu mortkondamnitojn kiuj estas en la karcero de Terrel Unit, Livingston, Teksaso. Tie la kondicxoj terure bezonas plibonigon, kaj la malliberuloj plene bezonas la subtenon kiun ni povas doni al ili. Timothy nun forlasis nin, sed li tiel pozitive kortusxis tiom da homoj ke tio dauxre efikos cxe ili dum la venontaj jaroj.

    Timothy pasigis siajn lastajn tagojn kun siaj familio kaj geamikoj. Ni parolis pri multaj aferoj, kaj li estis en paco kun Dio. Li sciis ke li iris al pli bona mondo. Lia cxefa zorgo estis por tiuj, kiujn li lasis post si, li volis esti certa ke ni fartos bone. Li pasigis multegajn horojn por trankviligi nin, dirante ke li pretis foriri, kaj deziris tion. Li foriris tiel digne, forte kaj kuragxe, ke mi estis tre fiera esti lia fratino, kaj tre helpas min scii ke li foriris kun "malferma koro".

    Denove mi volas danki vin cxiujn por via amo kaj via subteno. Ili signifis tiom por Timothy kaj por ni cxiuj, kiuj amas lin.

    Kun mia amo kaj estimo,

    Sheila Buck, Whtcloud1@aol.com


    Reagu pri tiu pagxo !

    Sendu viajn subtenajn mesagxojn, viajn pensojn por Tim, ktp. al Rozenn Texier-Picard (rozenn.picard@free.fr). Mi elektos la interesajn reagojn kaj ilin publikigos cxi-sube. Se vi deziras resti anonima, tion precizigu en la mesagxo. Viavice : ek !

    "Mi grandatente legis tiun TTT-pagxon. La leter-eltirajxoj vere estas tre kortusxaj ! Mi kiom eble plej agos por helpi Tim."
    M., Köln (Germanio).

    "Granda karto estos sendita al Tim plej malfrue vendrede, subskribite de multaj personoj en la pastrejo. Kaj mi scias, ke pluraj leteroj estas preparataj por rekte lin subteni. Kaj pri la leter-modeloj, ili komencas bone cirkuli !
    Kaj ni ne forgesas pregxi por li. Mi miras pro la kompato de la cxi-tieaj studentoj, kaj aliloke. Sur tiu planedo, plu estas viroj kaj virinoj, kiuj kredas je pli bona mondo, kaj kiuj agas tiucele !"

    Anne-Yaëlle, Nantes (Francio).

    "Mi vizitis vian TTT-pagxon, kaj gxin mi trovas tre bona. Mi simpatias kun Tim kaj trovas maljusta tion, kio lin trafas..
    Mi sxatus vin demandi, cxu eblas korespondi kun iu morto-kondamnito. Mi nun faras esploron pri ili, kaj mi tiom sxatus komuniki kun ili."

    Caroline, St-Hyacinthe (Kebekio).

    "mi sendas al vi cxiujn miajn fortojn por savi tiun junan knabon kaj mi tutkore esperas, ke li estos pardonita""
    Anonima.

    "Antaù multaj jaroj, mi estis favora al la principo "kia krimo, tia puno", tio estas : "unu okulo kontraù unu okulo, unu dento kontraù unu dento". Sed, iam mi legis rakonton, kiu sxangxigis mian opinion. Jen resume. En la 1950-aj jaroj, en Usono, iu viro tute plene absolute favoras mort-punon... sed, iam, lia propra filo estas mortkondamnita, tiam, lia opinio komplete sxangxigxis, kaj li cxion faras por savi sian filon..."
    L., Angers (Francio).

    "Donac-pensige por cxiuj, tiuj paroloj de Gabriel Ringlet (vic-rektoro de la universitato de Louvain la Neuve), legitaj hieraù vespere - libreto titolita "la interna rezistado" (kolekto Noms de Dieu) :"
    "En la vivo hodiaù, mi rezistas nur cxar mi scias, ke ie estas eta lampo brulanta, cxar estas viroj kaj virinoj, kiuj rezistas, kiuj de interne brulas, kiuj forfluas kiel kandelo : pro tio estonteco ankoraù eblas".
    Anne, Nantes (Francio).


    Nuna stato de la mobilizado

    Jen la listo de la grupoj, kiuj sin mobilizas por subteni Tim. Helpu nin pligrandigi tiun liston !
    Regionoj de Francio Rhône-Alpes : junulara grupo de Acat Lyon, loka sekcio de Amnesty International de l'ENS Lyon. Kontakto : Rozenn Picard, 8 quai de Bondy, 69005 Lyon. Grupo de Acat Bourgoin-Jallieu.
    Subtena vespero en ENS Lyon kun la sekcio de Amnesty kaj la kinoklubo : jxauxdon la 17an de februaro.

    Pays de Loire : ACAT Nantes, Amnesty Nantes, pastrejo de la studentoj de Nantes. Kontakto : Anne-Yaëlle Fleurant - 4, Bd du Petit Port - 44300 NANTES - 33.2.40.74.54.42
    Subtena vespero en Nantes la 8an de februaro kun Guy Aurenche, honora Prezidanto de la Internacia Federacio de Acat. La konferenco titoligxas : "Por liberigxi de mortopuno, vetceloj de abolicio". Kontakto : Anne Gruand

    Bretagne : ACAT Rennes, kontakto : Sara-Claire Debroise, 7 square de Champagne, 35000 Rennes.
    France : Junulara Komisiono de l'ACAT.

    Grandan dankon ankaù al :


    Rozenn Texier-Picard (rozenn.picard@free.fr)


    Moratorio en la sxtato Illinois

    George Ryan, Guberniestro de la sxtato Illinois denuncis sistemon "tiel erarplenan kaj tiel proksiman al absoluta kosxmaro", kaj dekretis moratorion pri ekzekutoj en Illinois. "Gxis mi estos certa, ke cxiu mortkondamnito estas vere kulpa, gxis mi estos tute certa ke neniu senkulpulo, ina aux malina, riskas mortigan injekcion, neniu suferos tiun sorton." La guberniestro Ryan denuncis "la hontigan rekordon pri mortkondamnitaj senkulpuloj", aludante la 13 kondamnitojn kiuj estis senkulpigitaj, dum 12 estis ekzekutitaj. La guberniestro bazas sian decidon sur pluraj enketoj de la gazeto "Chicago Tribune", kiu denuncis la misfunkciojn de mortopuno en Illinois. Li cxefe aludis la pridiskutendan uzon de akuzaj atestantoj, enkarcerigitaj denuncistoj, en 46 kazoj, kaj la fakton ke 33 mortkondamnitoj estis defendataj de advokatoj elregistrigitaj. (el: Chicago Tribune)

    Admirinda ests la kuragxo de George Ryan, kiu rifuzas mortigon de senkulpulo (dum en multaj sxtatoj estas permesite ekzekuti kondamniton kies senkulpeco estis pruvita post la lauxlegxa limtempo). Sed kvankam oni konas kelkajn misfunkciojn kiuj kondukis senkulpulojn en la mortkoridoron, cxu la sola maniero atingi nulan riskon de ekzekutita senkulpulo ne estas siplma kaj pura abolo de mortopuno ? Kiu komisiono povas garantii ke ne plu estos justiceraro ?

    Vi povas esprimi vian opinion pri mortopuno cxe http://www.copleynewspapers.com/shell-cgi/vote.pl?deathpenalty.

    Logo de  
l'ACAT Logo de Amnesty  
International

    Francité

    Parta reaktualigo :

    22an de marto 2000